Unesko-Kuriero en Esperanto.

eventoj2018-12-10

La 4-a numero de Unesko-Kuriero 2018 aperis
por celebri la Tagon de Homaj Rajtoj

  • 2018-12-10
    Kuriero2018-4foto.jpg

  Aperis nova, 72-paĝa, numero de Unesko-Kuriero (4/2018, okt-dec) en Esperanto, por celebri la 70-an Tagon de Homaj Rajtoj. La numeron ĉi-foje heroece tradukadis el kelkaj lingvoj (fakte, ĉi-foje, ĉefe el la angla) teamo de 17 volontuloj el 14 landoj.

  La 10-an de decembro estas celebrata la 70-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la ĉefa temo de la numero estas "Homaj Rajtoj", nocio kompleksa kaj multsence kontraŭdira kaj tiom grava por la nuna stadio de la homara evoluo. Ekde la adopto la mondo spertis multegajn kaj drastajn ŝanĝojn en multaj kampoj. Ni havadas militojn – realajn, interreligiajn, ekonomiajn, informajn, krizojn pri migrantoj kaj rifuĝintoj. Socioj, landoj, ŝtatoj alfrontas ĉiam pli novajn defiojn, dum ofte simple mankas tempo por la decidpovuloj aŭ neindeferentaj homoj decidi, kion fari.

  La unua Ĝenerala Direktoro de Unesko Julian Huxley en 1947 lanĉis gravan enketon, al kiu reeĥis pli ol sesdek elstaraj pensuloj, pri la filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj, kiam la Deklaracio estis adoptota. Do nun la Kuriero publikigas materialojn, kiuj povas helpi remalkovri la spiriton de la tempo por ke ni pli bone komprenu pri homaj rajtoj hodiaŭ – kelkajn el tiuj tekstoj el tiu tempo oni povas legi nun, kiam la penado de Unesko - disvolvi tutmondan filozofion bazitan sur ampleksa scio pri la mondaj kulturoj - perdis nenion el sia graveco aŭ valideco. Estas nepre legindaj la tekstoj aŭtoritaj de Mahatma Gandhi, Benedetto Croce, Aldous Huxley, Humayun Kabir, Lo Chung-Shu kaj Arnold Schoenberg.

  La leganto havos kion legi kaj, sekve pripensi pri tiaj ŝajne ordinaraj nocioj kiel Civitaneco, Solidareco, Justeco, Digno, Libereco, post kiuj staras centoj kaj jaroj da diverskulturaj tradicioj, iam kontraŭdirantaj unu la alian. Ĉu la nune kvazaŭ dominanta "Okcidenta" nocio pri "homaj rajtoj" estas sole sekvenda? Kia saĝo venas el Barato kaj Ĉinio? Kiel ni traktu individuismon? Ĉu la rajto je informo estas bona rimedo por libereco? Kian rolon povas kaj povu havi Kulturo por antaŭnigi la tiom malfacilan kaj tiom gravan, vivsavan nocion de homaj rajtoj. Estas tempo por bone pripensi, kion la mondo trairis dum la lastaj jardekoj, kaj eble trovi iujn novajn gravajn solveblojn.

  Precipe interesa kaj kortuŝa estas la historio pri la kreinto de Unesko-Kuriero kaj ties unua redaktisto, Sandy Koffler, rememorojn pri kiu dividas lia nepino. Ankaŭ oni povas konatiĝi kun la agado de Unesko en scienca kampo kaj aparte pri antaŭenigo de altaj teĥnologioj en Mezoriento.

  Pensantaj kaj malindieferentaj homoj havas interesan legaĵon por nutri sian menson por pensi.

  La revuo estas, krom sia aboneblo, senpage elŝutebla el la retejoj de Unesko, UEA kaj la nova ellaborata neoficiala retejo, kiun prizorgas nova kunlaboranto el Japanio. En la cetere troveblaj estas ĉiam pli multiĝantaj sonversioj de la artikoloj el la Kuriero. Kiel ĉiam, la stabejo de la Kuriero en Unesko-sidejo, varme subtenas la laboron de la Esperanto-teamo – per sia administrado kaj prizorgado. Interesa novaĵo estas, ke ekde la sekva numero (1/2019) ĉiuj tekstoj tradukendaj estas disponigataj por traduko el siaj originaj lingvoj, kio sendube bone helpos al pliprecizeco de la tradukado. Dezirantoj por aliĝi al nia Teamo por traduko kaj voĉlego estas bonvenigataj!

  Bonan legadon, bonan aŭskultadon!

La Teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto

a:1245 t:2 y:2

powered by Quick Homepage Maker 5.3
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional