Unesko-Kuriero en Esperanto.

eventoj2018-11-01

Unesko-Kuriero estas prezentitaen la 2-a
Konferenco pri Taksado de Mondaj Lingvoj

  • 2018-11-01 

La 1-an de novembro 2018, la membro de la Teamo de Unesko-Kuriero, la reprezentatino de UEA, doktorino Alessandra Madella nome de UEA ĉeestis la 2-an Konferencon pri Taksado de Mondaj Lingvoj en la Universitato de Makao. Ŝi estas itala instruistino dungita de la Artkolegio Kunming Ĉinio. La prezentado pridiskutis la formalan kaj ne-formalan taksadon en la kursoj de Esperanto de la Artkolegio de Kunming kompare kun la KER-ekzamenoj. Krome, mencio estis farita de la Unesko-Kuriero, la Kursoj de Unesko-Kuriero gviditaj de Dennis Keefe en Koreio kaj Francio, la Konkurso Teo kaj Amo, Esperanto-instruado ĉe la baz-lernejo Baiyangshujie kaj la Universitato de Zaozhuang. Oni faris al ŝi multajn demandojn kaj homoj estis ege interesigitaj. Multaj miris, ke Esperanto estas uzata fare de la revuo de Unesko. Ŝia ĉeesto ricevis subvencion de ESF.
(Trezoro Huang Yinbao lau la telefona raporto de Alessandra Madella)

2018-11-01.jpg

⇦ returni

a:420 t:1 y:0

powered by Quick Homepage Maker 5.3
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional