Unesko-Kuriero en Esperanto.

eventoj2018-11-09

Esperanto kaj Unesko-Kuriero prezentitaj
dum universitata konferenco''

  • 2018-11-09

La 9-an de novembro ni partoprenis en la 9-a Tutrusia scienc-praktika konferenco “Amasaj komunikiloj en multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj”, kiu okazis en Moskvo, Rusio. Ĝin organizis la filologia fakultato de la Rusia universitato de amikeco inter popoloj (RUDN).

Tie ni prelegis pri “Literatura recenzado en la revuo Esperanto” (Anna) kaj “Unesko-Kuriero en Esperanto” (Dima). Fine de novembro ambaŭ niaj prelegoj aperos paperforme en la libro de la konferenco. La temoj pri Esperanto vekis intereson ĉe la partoprenantoj: studentoj, profesoroj, sciencistoj ktp. Oni sufiĉe serioze akceptas informojn pri la instruado de nia lingvo en pluraj rusiaj universitatoj.

Ankaŭ pasintjare ni partoprenis en tiu ĉi konferenco (la 8-a). Tiam ni rakontis pri la sperto de la redaktado de Esperanto kaj pri Esperanto en interreto. En la universitato RUDN okazas priesperantaj esploroj kaj regulaj diversnivelaj Esperanto-kursoj, kies kursfinintoj ricevas oficiale agnoskatajn diplomojn.

dima_anna.jpg
(Dima Ŝevĉenko,Anna Striganova)

⇦ returni

a:262 t:1 y:0

powered by Quick Homepage Maker 5.3
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional